> Jen demando: ĉu vi uzas Ubuntu-on? Mi demandas, ĉar ili havas sian propran > (kaj laŭ mi stultan) traduksistemon "Rosetta", al kio kontribuas multegaj > diversaj personoj sen kvalitkontrolo, sed Ubuntu preferas tiujn tradukojn al > la "veraj", kiuj venas de ni. <okuloj rulas ĉielen> >
Jes, mi uzas Ubuntu, do la strangaj frazoj povus veni el Ubuntu. Lau mia memoro tiuj strangaj frazoj kun "je" chiuj estis ago-klarigoj, kiuj aperas malsupre maldekstre de la fenestro. > > - Ekzistas la mesagho "Regrandigi Ortangulo". Tio estu "Regrandigi> > ortangulon", au ech pli klare "Sxangxi grandecon de ortangulo". > > Ankaŭ tion mi ne trovas en la tradukdosieroj. Ĉu vi povus indiki al mi en kiu menuo > ĝi troviĝas, mi petas? Ankau tiu mesagho aperis malsupre maldekstre de la fenestro, do vershajne ankau estas mesagho de Ubuntu kaj ne de OOo. > - Chu anstatau "plurangulo" ni ne prefere uzu "plurlatero", kiu shajnas > esti > preferata de esperantistaj matematikistoj? > > Ĉu vere? Kio estas la fonto de tiu informo? > La Reta Vortaro enhavas la terminojn "n-latero", kaj krom "triangulo" tute ne enhavas la terminojn "n-angulo". La prizorganto de la matematika parto de ReVo estis Marc Bavant, kiu ankau verkis "Matematika vortaro kaj oklingva leksikono", tiel ke la matematika parto de ReVo preskau identas kun tiu plej autoritata matematika vortaro en Esperanto. Mi do supozas ke ankau en la "Matematika vortaro kaj oklingva leksikono" mem estas prefero al la formo "n-latero". Mi supozas, ke neniu diras "trilatero" anstataŭ "triangulo" (sed korektu min > se mi eraras!) kaj mi ŝatas la simetrion inter "triangulo" kaj "plurangulo". > Efektive, ReVo agnoskas ke en la kazo de "triangulo", tiu formo estas la pli kutima. Tamen "trilatero" certe ankau estas uzata. Mi ne tute rifuzas la ŝanĝon, sed ankoraŭ ne konsideras ĝin eventualan > plibonigon. > Intertempe mi fakte ne opinias ghin tute necesa. Mi eltrovis, ke la Matematika Vortaro de Werner, kiu antau la apero de tiu de Bavant estis la plej autoritata matematika vortaro en Esperanto, preferas la formon "n-angulo". Vershajne Bavant havis bonajn kialojn shanghi tion en sia vortaro (li ja konsideris plurajn antaue aperintajn matematikajn terminarojn Esperantajn, kaj ankau efektivan uzadon en matematikaj verkoj), do mi ja preferus se ni uzus "n-latero". Sed char "n-angulo" estas preferata en alia daure grava matematika vortaro, mi nun opinias ke vershajne ne indas ke ni investu energion en shanghadon de multaj mesaghoj. - En la menuero "Enmeti" aperas "Formata marko". Chu tio ne prefere estu > "Formata signo" au "Tekstarangxa signo" (PIV rekomendas uzi "tekstarangxo" > por la intencita signifo de "formato")? > > > Ĉu tiu menuero vere temas nur pri aranĝo de *teksto* kaj neniam de io > alia? Se mi bone memoras, ni preferis konservi la uzadon de "format/" ĝuste > pro la vasta senco de la angla, kaj estas tre malfacile malkovri por ĉiu > okazo de la angla "format" ĉu temas pri teksto, kadro, bildo, ktp. > Fakte, tiu menuero ja temas nur pri arangho de teksto. Tamen mi komprenas vian argumenton ke estus malfacile eltrovi, en kiuj mesaghon "format/" anstatauigeblas per "tekstarangh/" kaj en kiuj ne; do mi konsentas ke ni konservu "format/" chie. Mi tamen daure opinias ke ni prefere uzu "Formata signo" anstatau "Formata marko". Lau PIV kaj ReVo, "marko" havas nur la signifon de la angla "brand" kaj rilatajn signifojn, do lau ambau vortaroj ni devus uzi "Formata signo" chi-kaze. Ankau la enskribajhoj en la Komputeko rilate al la vortoj "signo" kaj "marko" indikas, ke ni prefere uzu "Formata signo". - Ekzistas menuo kun la kvar menueroj "Porti malfonen", "Porti antauxen", > "Porti malantauxen" kaj "Porti malfonen". Laux mi, estus pli klare uzi > "Porti al la malfono" kaj "Porti al la fono" anstataux "Porti malfonen" > kaj > "Porti fonen". > > > Ĉu vere? La "-en" finaĵo estas sufiĉe ofta, ĉu ne? Krome, ĝi pli klare > (almenaŭ laŭ mi) esprimas la senco de "laŭ tiu direkto, sen necese atingi la > finpunkton", t.e. por traduki "Bring forward" anstataŭ "Bring to front". > En la mesaghoj "Porti malantaŭen" kaj "porti "antaŭen", ja temas pri movoj "laŭ tiu direkto, sen necese atingi la finpunkton"; kaj en tiuj du mesaĝoj mi ja tute konsentas kun la uzo de "-en". Tamen en la mesaĝoj "Porti malfonen" kaj "Porti fonen" temas ĝuste pri la atingo de finpunkto. Aldone, la finaĵo "-en" kutime ne estas libere aldonata al ĉiu ajn substantivo (kvankam eble kelkaj esperantistoj uzas ĝin pli libere ol la plej multaj). La esprimoj "antaŭen" kaj "malantaŭen" ja estas normalaj kaj tre kutimaj esprimoj en Esperanto, sed "fonen" kaj "malfonen" sonas tre strange, char ili uzas maloftan konstruon. Marcos
