-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
Saluton Joop, kaj saluton al ĉiuj.
Mi tre kontentas, ke Joop denove interesiĝas pri la projekto, kaj
bedaŭras, ke mi nur por kvar monatoj respondas al lia mesaĝo.
Joop, mi ŝategus, ke vi okupiĝu pri la daŭrigo de la projekto. Mi
bedaŭrinde ne plu trovas la tempon por ĝi, kvankam mi ja ŝatus
vidi ĝian sukcesan finon.
Pri Pootle, mi jam de kelkaj jaroj ne uzis ĝin, do mi ne konas la
aktualan version, sed mi tiutempe decidis *ne* uzi ĝin kaj preferis
la svn-deponejon, kiu ja bone funkciis kaj ankoraŭ funkcias. Mi ne
neas, ke eventuale ekzistus "sinergiaj efikoj" kun aliaj skipoj, sed
mi ne tuj povas imagi kiaj ili estus.
Mi ja pretas trovi la tempon ĝisdatigi niajn dosierojn kun la aktuala
versio, kaj -- pli grave -- montri al vi tion, kion mi scias pri tio.
Mi verkis propran skripton por tio, kaj feliĉe mi bone prikomentis
ĝin :o) do mi tutkontente montros tion al vi. Ĝi fakte estas en la
deponejo.
Kaj mi eĉ eble trovos la tempon iom plu kontribui al la projekto!
Do, Joop, ĉu vi ankoraŭ havas la tempon kaj la instigon antaŭenigi
la projekton? (Antaŭdankon pro via jesa respondo!)
Amike salutas
Tim
PS Mi ĉeestos kaj IJK kaj UK ĉisomere, do se ankaŭ aliaj skipanoj
estos tie, ne hezitu kontakti min antaŭe kaj/aŭ saluti min persone
surloke.
On 6 Feb 2009, at 07:55, Joop Eggen wrote:
Saluton, skipo!
1. Mi havis la plezuron elprovi OOo 3.0 de la FTP servilo (sur
Vindozo). Plezura surprizo.
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/OOO300/
OOO300_m9/Build-2/
(Kontrolu por la aktuala versio.)
2. Demando: ĉu ni daŭrigu ĉi tiel, aŭ ne estas pli simple
reprovi la malpli kvalitan interretan redaktadon.
Mi demandas, ĉar anstataŭ LaunchPad, OOo disponigas Pootle, kaj
jam estas multaj skipoj.
Eble estas sinergiaj efikoj.
Por versio DEV300_m40 multaj novaj lingvoj eniras.
Kiel mi teknike komprenis, la projektestro devas alŝuti ĉu .sdf
ĉu .po.
Do ni devus unue aktualigi.
Nu, ĉu meritas, ĉu ne?
Joop Eggen
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.7 (Darwin)
iD8DBQFKLt9c4qQfaYPSZYwRAt6XAKCVLFlOtp1wo07V5hlThc7Eu3/8YwCfRCMv
IpZjrMvMIXJOVEWvtz/I3uw=
=gvlP
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]