Saluton Marek,

Informo pri la eblecoj por Esperantistoj pri OOo troviĝas ĉe: http://eo.openoffice.org/pri-elsxutoj.html

La menuoj ktp estas tradukitaj sed la helpa sistemo ne. Ni ankoraŭ bezonas _multajn_ tradukantojn por traduki la helpon, kiu estas grandega. Joop estas sperta pri la kunmetado de OOo-pakaĵoj. Laŭ mia scio, escepte de la helpo, OOo por la sekva versio 3.2 estas tradukita. Teorie eblas kunmeti esperantan version, kvankam la helpo estos plejparte en la angla.

Kelkaj el ni komencis uzi la esperantan interfacon antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Mi uzas vian "Esperanto spell checker by e...@i 1.0" en la angla versio 3.1.1 de OOo ĉe Ubuntu Linukso 9.10. Versio 3.2.0 disponeblas por multaj lingvoj per http://download.openoffice.org/other.html

Bondezirojn,
Donald


---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Reply via email to