Joop

Dankon pro via respondo. Mi provis ĉi tion:

donald@pizza:~/svnooo/openoffice$ svn commit trunk/helpcontent2/source/text/sbasic/guide.po --message "testing"
svn: Commit failed (details follow):
svn: OPTIONS of 'http://svn.ikso.net/openoffice/trunk/helpcontent2/source/text/sbasic': 200 OK (http://svn.ikso.net)

Do la rezulto similas al via. Mi ne scias kialon. Mi ankaŭ provis aktualigi kaj ricevis ĉi tion:

donald@pizza:~/svnooo/openoffice$ svn update
svn: OPTIONS of 'http://svn.ikso.net/openoffice': 200 OK (http://svn.ikso.net)

Mi sendis mesaĝon al la OOoeo-grupo, sed ĝis nun Joey estas la sola kiu respondis. Ŝajnas ke nur vi kaj mi estas agemaj ankoraŭ.

Donald


On 09/02/11 02:50, Joop Eggen wrote:
Saluton Donald.
Unue, mi kontaktis la novan skipestron de LibreOffice, Michael Moroni, per du
frazetoj (sciigo pri OOo-teamo kaj kion li opinias pri kunlaboro) kaj li
respondis:


Saluton Joop kaj pardonu min por la malfruo sed mi ne povis uzi mian komputilon.
Dankon  por via retmesaĝo. Sincere, mi ankoraŭ ne tradukis LibreOffice ĉar mi
unue ŝatus krei esperantan grupeton pri LibreOffice kaj poste traduki la
programaron, la vikion kaj la retejon, post ĝia kreiĝo.
Dankegon por via invito partopreni al Ooo-teamo sed unue mi ne plu  uzas ĝin
ekde multaj monatoj favore al AbiWord kaj Gnumeric kaj due mi  volus koncentriĝi
sur la nova projekto :)
Kore, el Italujo
- Michael

Mi mem konstatis ke LibreOffice ankaŭ uzas eo.sdf. Kaj surbaze de tion oni povas
jam kunlabori. Ĝis postsekvan semajno mi klopodos kunfandi la sdf-dosierojn.
Eble denove per eksporto al .po dosierojn, tamen ĝenerale mi ankaŭ importas ĉion
en datumbazon, por ke  oni povu serĉi/prilabori tekstojn. La rezulto estu
nova(j) eo.sdf(-j) por transdoni al OOo kaj LO.
Tiam ni povas ankaŭ fari ion kontraŭ la anonimeco de E-o.


P.S.
Mi jam de tempo ricevas Subversian eraron:
OPTIONS of 'http://svn.ikso.net:80/openoffice/trunk': 200 OK
(http://svn.ikso.net)

Ĉu estas nur mi kun atingoproblemo?

Joop


________________________________
Von: Donald and Cleswyn<[email protected]>
An: OOo eo-dev<[email protected]>
Gesendet: Dienstag, den 8. Februar 2011, 9:48:59 Uhr
Betreff: [eo-dev] Demandoj pri OpenOffice.org kaj LibreOffice

Saluton, tradukantoj

Kia estas la situacio post la forkiĝo de OpenOffice.org kaj la eklaboro pri
LibreOffice ĉe la Document Foundation? Ĉu nia teamo daŭros sub la egido de OOo
aŭ ĉu ni transiros al LibreOffice?

Mi ĵus legis informon pri la preparado por versio 3.3 de LibreOffice ĉe:
http://wiki.documentfoundation.org/Translation_for_3_3
Mi rimarkis ke Esperanto mankas en la tiea listo de traktataj lingvoj.

Tamen Esperanto ĉeestas ĉe http://translations.documentfoundation.org/ kiu estas
la komenca paĝo por novaj kunlaborantoj. La estro de la Esperanta teamo estas
Michael Moroni. La ĉefa paĝo de la teamo estas stumpo, supozeble generita de
maŝino. Vidu la ligilon ĉe:
http://wiki.documentfoundation.org/Language_Teams

En elŝuta paĝo troviĝas pakaĵoj langpack kaj helppack, supozeble bazitaj sur nia
laborado.

Kion vi opinias?

Donald



---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]




---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [email protected]
For additional commands, e-mail: [email protected]

Reply via email to