Mi baldaŭ faros novan version, kaj sendos ĝin kaj al OOo, kaj al LibreO. Bedaŭrinde mi devas atendi ĝis la semajnfino. Tiam ni vidos. Mi provos ricevi publikan listigon de E-o. Dependas iom de la aktualeco de nia tradukstato.
Solvo por la momento: OpenOffice sub Linukso ne estas problemo. Sub Vindozo vi povas instali ekz. polan version, kaj poste la E-o-lingvopakaĵon, se mi ne eraras. Joop