Saluton, Didier Vi estas bonvena aliĝi al la esperanta skipo de LO. Je la nuna momento mi ŝajne estas la sola kiu aktivas tiurilate. Mi antaŭe laboris por OpenOffice, sed kiam la projekto disiĝis al OOO kaj LO, mi lasis ĝin kaj aliĝis al la LO-afero. Mi reaktualigas la fasadon de LO por ĉiu nova versio. Mi iom asimiladas la helpon, sed hezitas nun ĉar la angla helpo ne estas ĝisdata por versio 4.0, kaj eĉ se mi laborus plentempe pri tio mi sole neniam povus fini la tutan helpon, ĉar ĝi ŝanĝiĝas por ĉiu nova versio. Mi sukcesis fini la helpon por Verkilo, sed lasas la aliajn komponantojn.
Estas bone aŭdi de vi, ke "sufiĉe multaj homoj uzas la eo-version" de LO. Mi konas nur unu-du uzantojn en mia lando. Antaŭ mia komenco ĉe LO, Michael Moroni starigis la esperantan retejon eo.libreoffice.org kaj komencis starigi la vikion https://wiki.documentfoundation.org/Main_Page/eo Lastatempe mi denove aktualigis iom tiujn paĝojn kaj verkis tri ŝablonojn por la ĉefaj menuoj laŭ la (nova?) sistemo de la vikio. Vi skribis ke nia eo-aktivado ne videblas ĉe Nabble. La franca teamo havas paĝon ĉe Nabble: http://nabble.documentfoundation.org/Users-f1744091.html Se iu volas starigi eo-paĝon tie, tio estas bona, sed ĝi estas nur alia vido al nia (ĉi tiu) retpoŝta grupo. Mi ĵus serĉis en Nabble por la vorto esperanto kaj ricevis 81 (eble 84) trafojn (pleje en la asimilada grupo l10n). Tie mi lernis ke Michael (Airon90) komencis en februaro 2011, starigante la esperantan projekton, kaj ĉi tiun retpoŝtan grupon. Bondezirojn Donald On 24/02/2013, at 5:54 AM, Didier Janot wrote: > Jes certe, > sufiĉe multaj homoj uzas la eo-version de LibreOffice, > ankaŭ kelkaj aktivas por esperantigi la programon, > sed kiuj estas tiuj aktivuloj kiuj faras la laboron ? > > Mi iom aktivas ĉe la franca LO-komunumo > kaj dezirus iom prezenti ĉe la franca komunumo > la laboron de la eo-komunumo. > Estas iom malfacile ĉar ĝi ne videblas ! > http://nabble.documentfoundation.org/ > > DJ > > -- > Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+h...@eo.libreoffice.org > Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette > List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/ > All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted -- Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+h...@eo.libreoffice.org Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/ All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted