Versio 4.2.4 de LibreOffice jam estas disponebla ĉe http://eo.libreoffice.org/elsxuti/ kaj versio 4.3.x estas pretigata. Pro ŝanĝoj en la nova versio, ni havas 6259 vortojn tradukotajn. Multaj estas konataj pro similaj teksteroj en antaŭaj versioj, do ili devus aperi kiel proponoj kiam oni uzas je Pootle, aŭ alian programon kiu uzas datumbazon de antaŭaj tradukoj.
Novaj helpemuloj kiuj bone scipovas Esperanton kaj la anglan lingvon estas bonvenaj. Bondezirojn Donaldo -- Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+unsubscr...@eo.libreoffice.org Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/ All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted