Saluton. Ankaŭ mi decidis kandidatiĝi! Mi atendis ĉar mi volis vidi kiom multaj kandidatoj fine estos; mi esperis pri iom pli fakte :-)
Mi havas spertojn pri gvidado de organizoj (mi kunfondis ELiSon kaj Vikimedion Slovakio - kiu ĉi-foje ne povos partopreni), gvidas projektojn kaj interesiĝas pri estonteco de Vikimedia movado, lastatempe mi sufiĉe multe kunlaboras kun TEJO kaj UEA. Aldone mi ŝatas portadi spertojn inter diversaj aferoj, nun konkrete inter Esperanta kaj Vikimedia movadoj. Amike KuboF Hromoslav 2016-12-01 22:00 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof.hromos...@gmail.com>: > Saluton. > > Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al > Ochilov pro atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton. > Detaloj ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017 > > Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi > kontaktojn kun la tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj > spertigi aliulojn pri niaj vidpunkto kaj spertoj kaj, tre grave, por > pliprogresigi nian organizon. > > Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu: > > - estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo, > - volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado, > - aŭ estas specialisto pri partnerado, > - aŭ estas program-gvidanto. > > Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ, > dum kaj post la konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze > ekkoni aliajn partoprenantojn, detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj > ELiSanoj pri konkretaj celoj kaj agadoj ktp) kaj poste iel transdoni la > spertojn al la tuta ELiSo. > > Ĉu vi trovis vin el la priskribo? > > Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia > reprezentanto. Ideale ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ > Kristnasko. > > Amike > KuboF Hromoslav > >
_______________________________________________ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso