Saluton al ĉiuj,

Kiel vi scias, nune oni elektas 2 novajn estraranojn por la estraro de VMF.
La elektontoj laboros en la estraro dum la venontaj 3 jaroj.

Ĉiu filio de VMF (Landa Ĉapitro, Uzanta Grupo aŭ Tema Organizo) rajtas doni
voĉon. Por voĉdoni oni devas ordigi la kandidatojn laŭ preferata ordo, tial
ke nia plej "ŝatata" kandidato estu en unua loko kaj nia "malplej" ŝatata
en lasta loko. Plia informo pri voĉdonado troviĝas jene:[1]

Entute estas 11 kandidatoj, ties profiloj kaj respondoj al demandoj faritaj
de la komunumo troviĝas ĉe Meta.[2]

Partopreni en ĉi tiu voĉdonado estas aparte grava por uzantgrupoj (Kiel
ni), ĉar ĉi tiu estas la unua fojo en kiu ili povos voĉdoni kaj cetere ties
voĉdonoj egale gravas ol tiu de grandaj landaj ĉapitroj.

La demando do estas, kiel ni voĉdonos? Ĉu ni malfermu enan voĉdonado por
decidi nian voĉon? Ni havas ĝis fino de ĉi tiu monato por doni nian voĉo,
tamen mi ŝatus se ni voĉdonus iom antaŭ la limdato.

Am(er)ike,
Ivan

[1]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Voting
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Questions
-- 
*Remus*




*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

Reply via email to