Saluton! Dankon, Didier kaj Marek, pro via konsulto!
Fine ni vere ekuzis la domajnon esperanto.wiki La retejo jam funkcias - baze, sed ĉio grava jam estas tie. Kaj en baldaŭa estonteco estos aldonitaj pliaj informoj kaj funkcioj (kaj eble iuj ŝanĝiĝos...). Vidu ekzemple la unuan artikolon: https://esperanto.wiki/2020/bonvenon-al-esperanto-wiki-la-nova-retejo-de-esperanto-kaj-libera-scio/ Amike teĥnike KuboF Hromoslav Dňa so, 9. máj 2020 22:51 Marek Blahuš <ma...@blahus.cz> napísal(a): > Nu, unu forta kialo estas, ke ĝi ne estas Esperanta. La "w" en "wiki". > > Iom do malfacilos indiki ĝin (ĉefe voĉe) kaj ĝi iom kontraŭas nian > internan lingvan logikon (pro kiu ni Esperante havas "vikio" kaj > "Vikipedio" kaj multaj tion rimarkas kaj ofte tio unue kaptas ilian > atenton kaj estas ŝanco komenci pro tio diskuton pri nia lingvo kaj ĝiaj > principoj kiel tuto…) > > Alian fortan kialon mi ne trovas. > > Kaj tio ne signifas, ke mi la proponon kontraŭas. Ĉiuj aliaj proponitaj > efektive ŝajnas maltaŭgaj, kaj oni konsideru ankaŭ la nun diskutatan > porestontanmovadan strategion maloftigi en la estonto la publikan > prezenton de la vorto "Wikimedia" ("Vikimedio") favore al "Wikipedia" > ("Vikipedio"). Do mi konsilas ne devigi sin ankoraŭ nun al tiu vorto se > ĝi estonte eble malpli gravan rolon ludos. > > Amike, > Marek > > Je 09. 05. 20 19:46, KuboF Hromoslav skribis: > > Saluton! > > > > En la Prepara komisiono ni diskutis pri domajno por nia retejo. > > > > Dume la plej preferata estas "esperanto.wiki". > > > > Estis ankaŭ aliaj proponoj, ekz. vikimedioesperanto, wikimediaespanto, > > vikimedioeo, wikimediaeo, vikimedio-esperanto ks. Ili havas problemojn > > pri troa longeco, tro multaj vokaloj kune, steketo... > > > > Ĉu vi hazarde trovas iun fortan kialon por ne uzi "esperanto.wiki"? Se > > neniu tia kialo venos tre baldaŭ (ĝis ĉirkaŭ sekva lundo), probable ni > > ekuzos tiun domajnon. > > > > Amike teĥnike > > KuboF Hromoslav > > Gvidanto de la Prepara komisiono > > _______________________________________________ > Dissendolisto de ELiSo > ELiSo@lists.wikimedia.org > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso >
_______________________________________________ Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso