Saluton.

Mi ĵus malfermis peton pri komento / voĉdonadon pri tra grava teĥnika ŝanĝo
en Vikimediaj projektoj. *Bonvolu veni al jenaj paĝoj kaj voĉdonu* (en
projektoj kie vi aktivas aŭ kiujn vi legas):

   - Vikipedio
   
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C5%9Dablonoj>
   - Vikifontaro
   
<https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C5%9Dablonoj>
   - Vikivojaĝo
   
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Peto_pri_komento/Mallokaj_%C5%9Dablonoj>

(se vi aktivas en aliaj Esperantaj Vikimediaj projektoj, bv. komenci
voĉdonadon ankaŭ tie)

La propono temas pri "mallokaj ŝablonoj" - centra deponejo de ŝablonoj kaj
moduloj, kiujn povos uzadi ĉiuj Vikimediaj projektoj. Nuntempe disvolvi
ŝablonojn kaj modulojn estas malfacila teĥnika laboro, kiu postulas
spertulon (ofte pri programado kaj aspektigo). Tial ŝablonoj en Esperantaj
projektoj estas malpli multaj kaj tre ofte eksdataj. Tiu ĉi propono celas
solvi tiun ĉi problemon.

Voĉdona fazo estas ĝis la 27-a de Aprilo, poste mi raportos la rezulton al
tutmonda nivelo.

Amike teĥnike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

Reply via email to