--- Marc:


>>Sergio Pokrovskij: metodi ( 
>>http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/metodi.html )

> Interese sercxi per Google cxiuj trafoj de "Cirilo kaj Metodio",
> "Kirilo kaj Metodio", "Cirilo kaj Metodo", "Kirilo kaj Metodo". Laux
> mi ne eblas kontentigxi per la nura formo "Metodio" (kiom ajn pli
> perfekta gxi estus).

Mi ne trovas gxin speciale perfekta, sed gxi estas la sola kiun mi
reale renkontis en seriozaj tekstoj.  Estas skandalo ke la PIV-oj
registras nur la margxenan formon franclingvan "Metodo".

Mi provis per la Kukolo -- la rezulto ne estas konvinka.  La nombroj
de la trafoj por "Cirilo Metodo" kaj "Cirilo Metodio" estas
kompareblaj (128 kaj 102) -- sed en la unua kombino ofte temas pri
"Cirilo ... metodo" -- ekz-e ecx en KompLeks ("Ekzistas METODOJ por
eviti klincxon aux garantii maleston de klincxo")

Cxiel ajn, en la tekstoj el la landoj kie la koncerna nomo aktualas
kaj reale ekzistas -- Ruslando, Bulgarujo, Cxehxujo, Slovakujo -- oni
uzas "Metodio"n, ankaux en la zorge redaktitaj verkoj (kiel ekz-e la
"Slovaka antologio" ktp) -- tiaj verkoj estas pli auxtoritataj ol la
hazardaj trafoj en la Reto, kiuj cetere estas grandparte mistrafoj al
la komunnoma substantivo "metodo".  (Kaj, super cxio, estas iom gxene
ke homo portu antauxnomon strange homoniman kun tia substantivo; ecx
se la senco estas "metodema" -- esprimi tiun sencon per "metodo" estas
fusxo).

-- 
Sergio




__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a