|
Amikoj, kiel vi
scias, jam de pluraj monatoj mi kontribuas al Revo tradukante sisteme cxiujn
vortojn (precipe la kapvortojn) al la Portugala lingvo. Nuntempe mi finas la
literon P. Poste sekvos litero O. Por fari
tion, mi kreis en Unired sxablonojn por enkoduko de unuvorta traduko kaj por
plurvorta traduko, kiel mi montras sube: Por unu
vorta traduko: <trd lng="pt">traduko</trd>
Por plurvorta traduko:
<trdgrp
lng="pt">
<trd>traduko1</trd>,
<trd>traduko2</trd>,
<trd>traduko3</trd> </trdgrp> Poste mi
konservas ilin en dosiero efemer.txt kaj kopias en tekstoprilaborilo. Tio
faciligias la sxangxon de cxapelitaj literoj al la kodo komprenata de Revo.
Ekzemple: la vorto koro estas coração en la Portugala. La rezulto estas
tio: <trd
lng="pt">coração</trd> (en
Unired), kaj <trd
lng="pt">coração</trd> (en la
tekstoprilaborilo). Tiun lastan
tekston mi kopias kaj gluas en la Sendformularo de Revo, en la koncerna loko
inter la diversaj tradukoj de aliaj lingvoj. Sekve mi sendas la tutan artikolon
al la servilo. Eble tio ne
estas na plej bona solva solvo, sed mi uzas gxin kun
sukceso. Tamen, mi
ankoraux ne havas tian facilan manieron enkonduki NOVAJN artikolojn, cxar mi
vidas, ke pluraj informoj devas esti aldonitaj: oficialeco, fonto, ekzemploj,
versio, pliaj sencoj de tiu vorto ktp. Cxu eblas krei sxablonon, kiaj tiuj,
kiujn mi uzas por aldoni tradukojn? Antaux kelka tempo mi faris tiun saman
demandon, sed la respondo ne suficxis, eble cxar mankas al mi tehxnikaj informoj
pri XML. Mi proponas,
ke oni aldonu tiujn informojn en la Lingva manlibro pri verkado de
Revo-artikoloj. Por ne
balastigi la liston, oni povas sendi al mi respondon al mia privata retadreso:
[EMAIL PROTECTED] Koran
dankon, Tulio
Flores retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj YAHOO! GROUPS LINKS
|
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.1/307 - Release Date: 10/04/2006
