> Kiam mi aligxis al la teamo, mia penso estis, ke ReVo devus esti
> la loko, al kiu cxiu E-isto sin direktu, kiam li/sxi volas trovi
> la signifon de vorto trovitan dum lia/sxia uzado de Esperanto,
> kaj ne trovis gxin en la ekzistantaj vortaroj, cxu paperaj cxu
> retaj, cxu nacilingvaj aux ne.
> Al mi ne gravas, cxu tiu trovita vorto estas Fundamenta aux ne.
> Mi nur volis
> koni gxian signifon kaj konigi gxin al aliaj Esperantistoj[...]
Pardonu al mi ke mi, kiu tre malofte skribas cxi tie, hodiaux faras.
Pri la celo de ReVo mi ne diskutos cxar nur uzanto de la reta
vortaro estas mi. Mi nur deziras diri ke mi tre aprezas tiun retan
vortaron kaj la teaman laboron de la redaktantoj.
Tre malofte mi uzas gxin por kompreni Esperantan vorton ne konatan
de mi sed ofte mi uzas gxin por kontroli cxu mia nepripensa uzo de
vorto estas esperanteca aux francdevena, ankaux ne malofte por
kontroli cxu la senco atribuata de mi al vorto kongruas al la ReVa.
La konstruo de ReVo estas ege valora laboro kaj al mi estas du
cxefaj referencoj por Esperanto:
PMEG por la gramatiko kaj ReVo por la vortoj.
Plie, kiam oni vojagxas kaj estas for de sia kutima medio, tuj
troveblas rete la Pomegon kaj la ReVon.
Do dankon al cxiuj kiuj permesis ke oni uzu plej gxuste kiel eble la
lingvon Esperanto.
Mireja esperantiste kaj kore salutas.
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
| Computer science distance education | Education | Master of science in education |
| Education master science | Computer science and education | Science education |
YAHOO! GROUPS LINKS
- Visit your group "revuloj" on the web.
- To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
- Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.
