>  Nu, jam de longe usona esperantisto faris programeton por PalmOS, kiu
>  transformas elskatole surogatan skribon (iun ajn) al cxapeloj:
>  http://www.micropraxis.com/cxapelanto/index.html
>
>  Mi iam konvertis plurajn e-librojn el retejo de Wolfram Diestel al
>  .prc formato pere de Mobipocket, kiun menciis Sergio. Helpe de la
>  programo "Cxapelanto" mi havis neniun problemon pri signo-kodoj: mi
>  simple rulis la aferon ikso-metode sed legis la librojn gxuste
>  cxapeligitajn.

Jes, mi kredas ke tio estas la plej tauxga strategio.  Do, mi tiel
devos trairi cxiujn dokumentojn kaj sxangxi la unikodon al x-metodo
(eble per Perl) kaj poste retrairi la konvertan procezon.  Fakte,
dauxris pli malpli 8 horojn por konverti la tutan posxversion de ReVo
(http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/tgz/reveto_2005-03-29.tgz)
al Plucker-formato.  Kiam la sistemo pli malpli perfektas, mi sxatus
provizi zip-dosieron kun cxiuj programoj necesaj por facile instali
kaj legi ReVon per Plucker en PalmOS.

Cxu fakte iu povus gxisdatigi la supremenciitan reveton?  Gxi jam
estas malgxisdata de pli ol unu jaro.  :(  Mi cetere ecx preferus havi
gxin nur en Eo sen alilingvaj tradukoj por sxpari Palm-spaco, sed mi
ja ankaux povus fari tion per Perl.

Nun mi pripensas cxu mi povus fari gxuste la samajn aferojn por la
Eo-Vikipedio por ke oni ankaux povu legi tion per PalmOS.  :)

Chuck


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a