Je Dienstag, 12. September 2006 19:43 Wieland Pusch skribis: > Java estas fama por konsumi multe da kalkulforton de komputilo. Kiel > vi mem skribis nun dauxras longe (pli ol unu horo) rekrei la > indeksojn. Pro tio gxi ne estas tauxga por komune uzata servilo > (shared server).
La problemo estas, ke la Perlo-kodo ne plu estis facile flegebla kaj ankaŭ ne certigas bonformitan XML kaj havas aliajn malavantaĝojn. Ke la nova kodo bezonas iom pli da tempo kaj memoro estas kvanta, ne kvalita ŝanĝo. Jam antaŭe la rekreado de ĉiuj indeksoj konsumis sufiĉe da tempo kaj memoro. > Cxiokaze mi celas konektitan ReVo, kie post 10 minutoj sxangxitaj > artikoloj estas videbla kaj en la indeksoj. Laŭ mi oni celu tiuokaze al solvo, kiu funkcias laŭŝtupe: - tuj traduki la ŝanĝitan artikolon al HTML - rekrei indeksojn ĉiujn du horojn aŭ eĉ rekrei kelkajn indeksojn pli ofte ol aliajn. Fakte por kontroli redakton oni ne bezonas indeksojn. Nur la specialaj indeksaj klarigoj estas kontrolindaj en la nacilingvaj indeksoj. Ĉe nova artikolo eble indus rekrei la esperantan indekson pli ofte... Aliflanke tujapero de redakto persvadas al pli supraĵa laboro: "Ni vidu kiel aspektas, se mi redaktas tiel aŭ tiel..." Oni ne plu pripensas antaŭ la redaktado. > Mi komprenas partojn de ReVo, sed la kreadojn ne la indeksojn ne. Pro > tio mi demandas, kio (krom vi) komprenas pli aux interesigxas > ekkompreni vian laboron. Mi ankaŭ jam malfacile komprenas la Perlo-kodon... > Laux mi tio ankaux indas dum kiam vi sxangxas > de Perlo al Java. Cxu? Havas pli da senco studi plu nur la novajn voko/inx_*.xsl kaj la dosierojn en voko/ant. Kredu min, la Perlo-kodo devas morti, estas multe pli elegante difini ĉion ajn en la vortaro per XML. Koncepte la transiro al Formiko/Javo/XSLT estas preta, necesas nur ankoraŭ iom da diligento miaflanke kaj toleremo pro miaj fuŝoj viaflanke :-) La nova kodo permesos ankaŭ pli elegante dokumenti ĝin, ĉar ĉio estas XML kaj mi povas enmiksi priskribon de la kodo rekte en la dosieroj kaj poste eltiri por prezenti en iu angulo de la vortaro la informojn por la programemuloj. Espereble min ne forlasos mia diligento antaŭe, sed se troviĝos interesitoj pri la kodo, certe estos bona stimulo por dokumenti ĝin bone. -- Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
