Saluton Russ, se vi parolas pri tiu objekto:
// http://de.wikipedia.org/wiki/Brezel (kun foto) gxi laux SV 1976, EB 1988 kaj Krause 1999 estas "breco". Vd. ankaux la diskuton en PP 1992 (ankaux tiun dosieron mi **ne** trovis je // http://users.telenet.be/ikef/pekoteko.html sxajne tamen mankas multaj partoj tie - bedauxrinde malfacile kontroleble, cxar la arangxo ne sekvas la numerojn de la nocio-kompleksoj): {U1} 664.681 {T1} JAA {eo1} brec**/o *a {eo2} brecel**/o *e {de1} Bretzel f *d {de2} Brezel f *b {en1} pretzel *c {fr1} bretzel m * {fr2} craquelin m *cx Krakeno (87/523) aux kringo (87/525) en formo de interplektitaj brakoj. EB#97/48. *a Fon: *a SV76/42a; *b DB-De; *c DB-En; *cx DB-Fr; *d Brock©Enzy; *e "go.; 87/061 Rim: go (91-02-04): La formo de {eo1} ne estas rekomendinda, cxar gxi povas esti konfuzita kun "brecxo". Mi ne komprenas, kial la "l" estis ellasita. Pli gxusta asimilado estas {eo2}. "ei.: {eo1} sxajnas al mi preferinda, cxar fonete pli simila al la originala termino. Ankaux "kringo" ne estis transskribita per "kringelo". <94-05-27> Do Bernard Golden preferis "brecelo", por eviti la paroniman paron breco / brecxo. Tio por Golden cxiam estis tre forta argumento (por ne diri obsedo). En **tiu cxi konkreta kazo** gxi ne konvinkas min. Pri la malnova melodio "Golden kaj la paronimoj" vd. Golden. La problemo de paronimoj en Esperanto. Paco 1978/3, p. 10-11 Golden. Kio estas "akcento"? Starto, Ceha Esperanto-Asocio, Prago (CS) 1979, n.5 (75) 11-13. termino; c/c; paronimoj Golden. La "so/zo"-problemo en Esperanto. Australian Esperantist 1980 n.176 (256), p. 275-276. s/z; paronimoj Golden. Deserto en la Dezerto. Oomoto 1981 jan-jun, p. 55-58. s/z; paronimoj; Volapük; etimologio. Analizas la kvaropon dezerto, dizerti, diserti, deserto en {en}, {fr}, {de}, {vp} k {eo}. Pledas eviti paronimojn «per la elekto de etimoj el diversaj lingvofontoj» k utiligo de etnolingvaj sinonimoj Kp. samtitole Filologo 1981:18 (Apr.), p. 2-4 (n-ro 7207). Golden, B. (1981). La so/zo-malsano disvastigas. KEG 1981:13:2 (Feb.), p. 20-21. s/z; paronimoj Golden, Bernard (1981). La plej malfacila vortparo en Esperanto: 'pesi/pezi'. BulgE 1981:50:6 (Jun.), p. 12-13. s/z; leksikologio; paronimoj. Kp. ankau samtitole en Paco (Bulgario) 1982:4, p. 13. Golden, Bernard (1982). Kion signifas 'frunto' kaj 'fronto'? HdE 1982 Nov. 20, 58:14 (1705), p. 3. leksikologio; termino; paronimoj; frunto Golden, Bernard (1985). Domagi/damagi - malfacila vortparo, EspAkt 1985/7. termino; domago; paronimoj Golden, Bernard (1986). Cu oni domagas au damagas nian lingvon? Nov-Zelanda Esperantisto 1986:458 (Okt.), p. 8-9 . paronimoj; domagi Golden, Bernard (1987). Cu li pravas pri paronimoj? Esperantisto Slovaka 1987:50:2 9-10. paronimoj Golden, Bernard (1987). Paronima konfuzo de esperantaj loknomoj. Jugoslavia Stelo 1987:1:4, p. 5. onomastiko; toponimio; paronimoj. Kp. similtitole en esperanto (Italujo) 1988:10 (Okt.), p. 14-15, Nov-Zelanda Esperantisto 1991:508 (Jul.), p. 2-4 (n-ro 2720) kaj Litova Stelo 1996:5, p. 17-18. Golden, Bernard (1988). La balasta paronima adjektivo 'tragika'. Gazeto 1988 Dec. 15, 4:1 (19), p. 30-31. paronimo; tragika Golden, Bernard (1988). Paronima konfuzo en Esperanto-loknomoj. esperanto (Italujo) 1988:10 (Okt.), p. 14-15. onomastiko; toponimio; paronimoj. Kp. simittitole en Jugoslavia Stelo 1987:1:4, p. 5, Nov-Zelanda Esperantisto 1991:508 (Jul.), p. 2-4 kaj Litova Stelo 1996:5, p. 17-18 Golden, Bernard (1988). Lingvo centjara, lingvo erara. REo 1988:81:4 (988), p. 74-75. picismo; rumlerismo; neologismoj; artikolo; paronimoj. Picismo k rumlerismo estas "neologismo-maniaj" doktrinoj. "... estas necese pritrakti la modifon au eliminon de gramatikajoj k vortformoj, kiuj gis nun montrigis senefike instrueblaj k malfacile lerneblaj" [kiel paronimoj, transitiveco de verboj, k.a.]. Golden, Bernard (1989). Pli da kritikoj pri la suplemento de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Der-e 1989:25:2 (154), p. 41-42. leksikologio; vortaro; PIV; PIVS; paronimoj; falsaj parencoj. Kritikoj: 1. Nekompletaj difinoj (ekz. artefakto, rehabiliti). 2. Misa gustigo de 'eraroj' en PIV (ekz. kecalo). 3. Formoj de neologismoj (ekz. paronimoj). 4. Malnovaj neologismoj neregistritaj (ekz. darfi, holokausto). Golden, Bernard (1989). Paronimoj - la plej insidaj vortoj en Esperanto. Norvega Esperantisto 1989:65:1, p. 8-9. leksikologio; morfologio; paronimo Golden, Bernard (1989). Senrespondeca leksikografio kaj Akademia autoritato. Dia Regno 1989:5 (694), p. 30-31. leksikologio; paronimoj; Akademio. Kp. samtitole en Esperantisto Slovaka 1990:44:5, p. 12. Golden, Bernard (1990). La plago de paronimoj en Esperanto. Espero (Svedujo) 1990:78:4 (Sep.), p. 60-63. semantiko; paronimo Golden, Bernard (1994). La tubero en la afero. REo 1994 (7-8), p. 131 . paronimoj; PIV; akcento. Pledas kontrau la »akcento« de PIVS, paronima formo de »akcento« ("mispaso"). Ankau polisemio "ne solvos la problemon, sed kreos pli da konfuzo". Kiel kutime nenio nova sub la suno. Mia plej malnova noto pri la problemo estas La Colla, Stefano (1932). Dr. Ernst Sòs: Dictionnaire actuariel des langes Esperanto - Allemande - Anglaise et Francaise. Lingva Kritiko 1932:1:07 (aug.), p. [4] recenzo; terminaro; ekonomio; komerco; termino; paronimoj. "Tiu ci verketo enhavas sur dekses pagoj la teknikajn esprimojn pri asekurado. ... 'Domagxo' estas uzata, kiel tro ofte nuntempe, laux nefundamenta, konfuziga maniero; por forigi la miskomprenojn, oni proponis 'damagxo', sed la vortojn, kiuj diferencas nur per unu litero, oni prefere evitu ...". Mi sxparas al vi la kontrauxvocxojn pri unuopaj konkretaj kazoj de paronimoj, vi trovos ilin cxe // www.esperantoland.de/ebea sercxante je "paronim" en la "temo"-kampo. Pri la malgxusta traduko en la Fundamento Volframo jam atentigis. En Hejma Vortaro vi trovos ankoraux kelkajn pliajn rimarkigojn: // http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html : "En la Fundamento "krakeno" estas tradukita france craquelin (vorto "plene arkaika", lau Michel Duc Goninaz - sed ne en Kebekio, lau Suzanne Bolduc), angle cracknel, germane Bretzel, ruse krendel' kaj pole ciastko (akademia korekto: ciastko (suche)). " Do, simple "breco". Bernhard Pabst ----- Original Message ----- From: "Wolfram Diestel" <[EMAIL PROTECTED]> To: <[email protected]> Sent: Friday, September 22, 2006 8:18 PM Subject: Re: [revuloj] krakeno, "cracker", "pretzel" > Je Freitag, 22. September 2006 18:36 Russ Williams skribis: > >> ReVo: >> krakeno = Malgranda seka nesukerita kuko, kiu krakas sub la dentoj > > La difino originas de PV, sed supozeble estas erara. Ja temas > pri fundamenta vorto, vidu: > > > http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/fundamento/uv_K.html#N95042 > > > -- > Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]> > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
