Russ: >On 10/3/06, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Luiz: > > > > >sed tiel se oni sercxas en la vortaro vorton ic', oni ne trovas... > > > > Plej bone tiel! Se vi enmetas "icx", mi enmetas "kitab-". REVO devas > esti vortaro de Esperanto kaj ne de proponoj rilate al Esperanto. > >Nu tio dependas de difino de "vortaro": cxu gxi nur priskribu >oficialajn vortojn (ekz aprobitajn de PIV aux Akademio ktp), aux cxu >gxi plue priskribu la lingvon kiel diversaj homoj uzas gxin (specife, >cxu gxi donu difinojn pri vortoj, kiujn oni renkontas kaj ne rekonas >kaj tial sercxas en vortaro). La dua speco de vortaro sxajnas ege pli >utila. Gxi kompreneble povas indiki ke certaj (! :) vortoj estas >disputindaj aux evitindaj.
Cxi-rilate mi havas pli malferman pozicion ol Renato: jes, REVO rajtas registri neologismojn kaj aliajn evitindajn aferacxojn, se nur ili vere ekzistas en la lingvajxo de iuj pli-malpli auxtoritataj E-istoj. De tiu vidpunkto "-icx" perfekte tauxgus... krom ke gxi trenas post si tutan teorion pri genroj kaj, kiom ajn povas Luiz protesti pri la pureco de siaj intencoj, li vole-nevole donas auxtoritatecon kaj al "-icx" kaj al tiuj, kiuj pretendas, ke "patro" kaj "filo" estas sekse neuxtraj vortoj, kio estas kontrauxfundamenta. Ekzistas tro multaj "prigenraj skoloj" en Esperanto, REVO prefere restu ekster tiuj disputoj, aux, kiel mi antauxe dirus, pritraktu ilin senpartiece, cxu per trafaj rimarkoj aux per referenco al serioza materialo cxitema en la reto (ekz-e http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html). Alia gxena punkto estas la perfekta senutileco de "-icx": "cxevalicxo" estas nur vircxevalo, kaj "instruisticxo" estas nur virseksa instruisto (mi koncedas, ke cxi lasta havas du pliajn silabojn, sed cxu neelteneble?). Kore, Marc retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
