Mi uzas retposxton kun esperantistoj depost Oktobro 1992 kaj
mi unue legis pri -icx eble de tajvanano Zhong Qiyao en 1994. La
amaso da -icx en liaj tekstoj sonis terure malbele kaj
mi, tiam esperantisto de nur 6 jaroj, komprenis, ke tio
ne estis norma kaj populara Esperanto. Fakte mi neniam renkontis
praktike *parolantan* "icxiston" en Brazilo aux en aliaj landoj
kaj de tiam mi malpli kaj malpli trovis gxin. Poste venis la
tempo "riismo", kiu same restis/as kuriozajxo de kelkiuj.

Pro la jam menciitaj klasikaj uzoj de "vir-", same mallongaj,
-icx sonas al mi des malpli nepra. katicxo = virkato,
homicxo = virhomo kiam la distingo estas nepre necesa,
neevidenta.

>  sed tiel se oni sercxas en la vortaro vorton iĉo, oni
> ne trovas...

Mi subtenas la ideon, ke gxi farigxu ne artikolo,
sed piednoto sub in/o. Cetere en la dosiero icx.html
ekzemplo enhavas "iicxo". Mistajpo, cxu ne?

Oni ecx kiel piednoto ja trovos gxin per
guglo-sercxado ene de ReVo. Mi jxus volis sercxi la difinon de
"masklo" kaj konstatis, ke gxi ne trovigxas en la
indekso, sed trovigxas du aludoj al tiu vorto en
la artikoloj narval/o kaj meleagr/o.

Amike,
=james=




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a