Saluton Wieland,

ŝajnas, ke por la nova TTT-servilo oni ne plu volas
permesi rektan aliron per ssh aŭ simile. Oni rajtas
de ekstere aliri nur per VPN-kliento, kiu iras tra
servilo, kiu estas permesita nur por dungitoj kaj
studentoj de la universitato. Do mi aŭ devos enskribiĝi
en la universitato aŭ serĉi alian hejmon por Revo :-(

Mi provos atingi, ke almenaŭ Revo en la nuna stato estu
denove uzebla de la universitata servilo. Sed jen mi
demandas, ĉu reta-vortaro.de povus hejmigi ankaŭ tutan
Revon anstataŭ nur la arĥivon. Kion vi opinias? 
Estas malkonvene, ke la informoj pri limigita aliro
venas tiom malfrue, sed kion fari...

Amike,
  Volframo.

-- 
Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>

Rispondere a