Kara Chuck, pardonu mi forgesis aldoni TEK.
uni-leipzig.de sxangxis la servilon, dum kelkaj tagoj ne estis atingebla. Poste Wolfram malkovris, ke li ne plu havas rajtojn sur la nova servilo. Sur uni-leipzig.de restis nur la frostigita versio de la malnova servilo. Mi interkonsentis kun Wolfram, ke mi grandigas mian arkivoservilon kaj gastigas tutan ReVon. Tio estis relative facila, cxar ni jam antauxe interkonsentis kiel pludoni sxangxojn. Poste cxe Guglo oni nur trovis uni-leipzig aux la historion. Mi provis helpi al Guglo, ke gxi ne sercxu la historion sed la artikolojn per robots.txt. Sxajne Guglo estas malrapida, cxar aliaj robotoj amase vizitis, sed Guglo unue ne. Intertempe Guglo trovas parton de ReVo sur la nova servilo. Por testi tion mi uzas sercxon "tradukoj -Montru site:reta-vortaro.de". Tio trovas nun preskaux 1300 pagxojn. La nova sercxo pauxzas de auxtuno, cxar mi estis okupita kun laboro. Tiam mi havis problemon kun kelkaj artikoloj, kiuj mi ne bone parsis. Momente gxi ne plu funkcias, cxar mi adaptis la dosierstrukturon por Wolfram. Do espereble mi baldaux denove havas tempon por tio. Tuesday, February 6, 2007, 3:46:23 PM, Chuck/vi skribis: CS> Mi fakte jxus maltrafis cxiujn sxangxojn de la servilo cxar "TEK" CS> ne estis indikita en la temlineo. Cetere, kiam ni havos veran CS> sercxon cxe ReVo anstataux simple uzi Guglon? Projekto tiom CS> granda kaj grava kiel ReVo vere meritas tion miaopinie. -- amike Wieland mailto:[EMAIL PROTECTED] ___________________________________________________________ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de
