Saluton Russ, > Mi petas la grupestro(j)n forjxeti la spamiston > [EMAIL PROTECTED] > kaj sxangxi la grupon por ke (1) la unua mesagxo de > abonanto estu kontrolata kaj aprobata de grupestro antaux sia
Mi ne rimarkis la varbmesaĝojn, ĉar ili forfiltriĝis de mia poŝtoficejo. Mi hezitas enkonduki akceptodevon por noverevuloj, ĉar la varbmesaĝoj ĝis nun estis tolereble malmulte kaj laŭ la angla temlinio oni ofte tuj ekonas ilin kaj povas ignori. Kontraŭe estus ĝene por entuziasma forumemulo, se li devus atendi kelkajn tagojn ĝis mi permesos eniron al li. Se la varbmesaĝoj iam troiĝos mi tamen konsideros tian ŝanĝon. Alternativo estus, se ni havus kelkajn grupestrojn, kiuj pli regule povas zorgi pri la forumo ol mi kaj rapide aligi novajn revemulojn. Ĉu vi kaj aliaj pretus kungrupestriĝi kaj helpi administri la forumon? Se ni estus almenaŭ triopo, la registrado de novuloj eble estus sufiĉe rapida kaj ni povus ekskludi la parazitojn. Amike, Volframo. -- Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>
