> Mi devis reinstali UniRedon, sed cxiam venas la rusa versio. Kio okazas?
Estas simple erareto en la distribuajxo de la lasta versio de UniRed: defauxlte estis elektita la rusa lingvo, anstataux la angla. Mi ne havas tempon rekrei la distribuajxon. Tamen la problemo solvigxas tre simple: trovu en la menuo elekton de la lingvo kaj elektu la anglan (elektu trian menueron ekde la lasta, poste elektu la unuan submenueron). Por instali la esperantan interfacon, aldone elsxutu gxin el la TTTejo. -- Jurij Finkel
