S! mi proponas ke Manlibro pri traduko staru aparte, malgraŭ tio ke ĉe Teĥnika manlibro restu ero pri tradukoj.
Kiu Manlibro pri traduko? Nu, mi proponas skizon. Fakte pluraj uloj eklaboras en ReVo tradukante, do indas havi apartan manlibron, speciale ĝi estu en facila lingvaĵo rilate al terminoj komputilaj. Krom tio estas regularo pri tradukado, kiu ne estas registrita oficiale. Mi mem aldonis kk punktojn (uzatajn verŝajne nur de mi), kaj forgesis pri aliaj "oficialaj" pro longa paŭzo. Do mi petas komentojn, kaj promesas mem plibonigi ĝin dum ĉi jaro, laŭ mi frontos problemojn kaj memoros/trovos solvojn. -- Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>
Manlibro pri traduko Antaŭ ektraduki konu la strukturon de la artikoloj, koni la bazon sufiĉas. Tion vi povos fari per la teĥnika manlibro: http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/manlibro.html aŭ per la dosieroj xml de ReVo: http://purl.org/net/voko/revo Por ke viaj tradukoj estos akceptataj en la vortaron vi devas fariĝi redaktanto. Pri tio legu: http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/redinfo.html Ĉe ReVo >> ktp >> statistiko http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/statistiko.html vi povas kontroli kiel statas tradukado al via lingvo. Kiel ajn ĝi statas, se vi ne certas ĉu la plej bazaj vortoj estas tradukitaj al via lingvo, do preferinde traduku unue la vortojn ĉe http://www.lujz.org/bazarevo/ ili estas la plej bazaj/uzataj vortoj. *** Kiel sendi redakton (tradukon) *** Se vi 1) konas la strukturon de la artikoloj 2) jam estas redaktanto 3) jam decidis kion traduki vi povas traduki per du manierojn: ____________ a) elŝuti dosiero-xml, redakti ĝin, kaj resendi ĝin al la ReVo-servo <[EMAIL PROTECTED]> kun la sekva enhavo: redakto: +trd xx <?xml ... (sekvas la artikolo) ... </vortaro> kie "xx" estas la kodo pri via lingvo. La temo de la mesaĝo ne gravas, ĝi povas esti "redakti artikolon yyyyy", kie "yyyyy" devenas de la nomo de la dosiero (yyyyy.xml), kiu rilatas al la ĉefa radiko de la artikolo. Ekz-e: danc por danc.xml kiu parolas pri danci. ____________ b) navigi al artikolo tradukota, klaki sur markon [redakti...] en la piedo de la artikolo, redakti ĝin, en kampo "Priskribo de la farita ŝanĝo (nepre necesa):" metu "redakto: +trd xx", kie "xx" estas la kodo pri via lingvo, klaki sur botonon Sendu. Por ĉi metodo via TTT-legilo devas kapabli sendi retpoŝtajn mesaĝojn. ____________ En "redakto: +trd xx" la parto "+trd xx" ne estas la nura maniero akceptata. Por iu ajn redakto oni metu: redakto: jen koncize kaj precize priskribu, kion vi ŝanĝis en la artikolo Do anstataŭ "+trd xx" oni povas trovi ekz-e "aldono de traduko al la portugala". *** Kiel xml-e aldoni tradukon *** Simplajn tradukojn vi donas ene de strukturo senco, derivaĵo aŭ simila per indiko de la ISO-kodo de la lingvo kaj la traduka vorto. ____________ <trd lng="de">amüsieren</trd> ____________ La listo de la ISO-kodoj troviĝas en http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingvoj.html Por ĝenerala lingvo, uzeblos en ĉi manlibro la kodo "xx". Oni uzas kodojn duliterajn. Vi povas ektraduki artikolon kun traduko al aliaj lingvoj, do simple trovu kie estas la markoj por traduko al aliaj lingvoj, kaj metu la markon por traduko al la via lingvoj ĉe ili. La diversaj tradukoj aperu en la artikolo ordigitaj laŭ la lingvokodo, aliokaze ĉe multaj lingvoj oni iam perdas la superrigardon. Tio estas, "fr" estu nepre post "es" kaj antaŭ "hu": <trd lng="es">pan</trd> <trd lng="hu">kenyér</trd> fariĝu: <trd lng="es">pan</trd> <trd lng="fr">pain</trd> <trd lng="hu">kenyér</trd> Ofte la tradukoj konsistas el pluraj vortoj kaj oni devas marki la vorton, sub kiu la traduko aperu en la indekso de la koncerna lingvo. ____________ <trd lng="de">sich <ind>amüsieren</ind></trd> ____________ Do ĉi traduko estos ĉe "a" kaj ne ĉe "s" en la indekso. La traduko aperas ĉe la artikolo, kaj ĉe la indekso. Kontrolu ReVo >> Lingvoj >> via lingvo, por koni la indeksojn de via lingvo. Se estas pluraj eblaj tradukoj oni grupigu ilin per marko <trdgrp lng="xx"> <trd></trd> ...</trdgrp>. Klarigojn, kiuj helpas trovi la ĝustan tradukon oni ankaŭ povas aldoni. ____________ <trdgrp lng="de"> <trd>Maulesel <klr>(de azenino)</klr></trd>, <trd>Maultier <klr>(de ĉevalino)</klr></trd> </trdgrp> ____________ Karigojn, kiuj aperu en la lingvoindekso, sed ne en la artikolo mem, oni donas tiel: ____________ <trd lng="xx">vorto <klr tip="ind">(por arboj)</klr></trd> ____________ Tia marko estas konsilinda por <klr tip="ind"> (adj.)</klr> <klr tip="ind"> (adv.)</klr> <klr tip="ind"> (subst.)</klr> kaj nepre estas aldonata kiam sama nacia vorto povas roli samtempe kiel substantivo kaj adjektivo ktp. Uzu adj., adv. ktp eĉ se la mallongilo de tiaj vortoj en via lingvo ne estas ĝuste tiuj. Se ili aperu kaj en la lingvoindekso kaj en la artikolo mem, oni povas skribi: ____________ <klr tip="amb">...</klr> ____________ Aperte konsilinda por aldoni klarigon en pluraj situacioj kiam la klarigo estas grava por komprenado de tradukaĵo. Tiu marko similas al <klr></klr>. Ĝi nepre estu aldonata kiam temas pri faka vorto: <klr tip="amb"> (mitologia)</klr> <klr tip="amb"> (cristianismo)</klr> <klr tip="amb"> (geografia)</klr> Listo de fakoj uzataj en ReVo troviĝas en http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/fakoj.html Por ĉi marko klr, vi traduku la fakon en vian lingvon. La supraj ekzemploj estas tradukaĵoj en la portugalan pri mitologio, kristanismo kaj geografio. La markoj <klr>...</klr>, <klr tip="ind">...</klr> kaj <klr tip="amb">...</klr> ĉiam venu post la tradukaĵo. <trd lng="xx">vorto <klr tip="ind">(por arboj)</klr></trd> neniam: <trd lng="xx"><klr tip="ind">(por arboj)</klr> vorto</trd> Vi ankaŭ povas traduki ekzemplon aŭ parton de ekzemplo, se ĝi redonas tipan parolmanieron. La tradukatan parton de la ekzemplo vi devas signi per la strukturilo <ind>. ____________ <ekz> <ind>ne gravas</ind> <trd lng="de">macht nichts</trd> </ekz> ____________ Se la ekzemplo aŭ la traduko estas tro longaj por aperi tute en la indekso, vi povas provizi mallongigon, kiu laŭ sia tipo aldonos tripunkton antaŭe kaj/aŭ malantaŭe. ____________ <ekz> <ind> sed tio <mll tip="fin">ne gravas</mll> </ind>! <trd lng="de"> aber das <mll tip="fin">macht nichts</mll> </trd> </ekz> ____________ Tio fariĝas "...macht nichts = ...ne gravas" en la indekso. *** Aliaj gravaj konsiloj dum tradukado *** 1 - La tradukaĵoj estu skribitaj per minusklaj literoj, eĉ la unua litero de la unua vorto estu minuskla. La escepto estas propraj nomoj: nomo de homoj (Hugo), landoj (Brazilo), subŝtatoj, urboj ktp, kies unuaj literoj estas majusklaj. 2 - La tradukaĵoj estu skribitaj nur per ascii á estu á à estu à â estu â ã estu ã ç estu ç ä estu ä ŭ estu ŭ š estu š la kodo estas & x kodo-por-surpersigno ; kie x estas la surpersignota litero. á estu á kaj ý estu ý Kompleta listo estas ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/ordigo.html 3 - Zorgu pri markoj pri stiloj! 3.1 - Vorto kun la marko ARK (arkaismo) devas esti tradukita *nur* se en via lingvo estas arkaismo kun sama signifo. Ne timu lasi tion sentraduke, se fakte ne estas tute simila arkaismo. 3.2 - Vorto kun la marko EVI (evitinde) nepre *ne* estu tradukata. 3.3 - Vorto kun la marko POE (poezie) devas esti tradukita *nur* se en via lingvo estas vorto, kiu estas poezie uzata por tiu signifo. Ne timu lasi tion sentraduke, se fakte ne estas tute simila vorto. 3.4 - Vorto kun la marko FIG (figure), VULG (vulgare) aŭ RAR (malofte) devas esti tradukita per same peza vorto. 4 - Se en via lingvo estas vorto kun pluraj dekoj da samsignifaj vortoj, provu ne aldoni ĉiujn ilin ĉe vorto en ReVo. En ĉiu lingvo estas vortoj pri ĝeneralaj, kaj la aliaj ne tiel ĝeneralaj. Pripensu vorton "iri", kiu ofte havas ege plurajn signifojn. Ne indas aldoni ĉiujn sam-signifajn vortojn, kiuj estas en via lingvo por ĝi, tamen nur la plej ĝenerala(j)n vorto(j)n. Same pri "fari" ktp. Por ne-ĝenerala vorto aldonu la plej konatajn/uzatajn vortojn ne-ĝeneralajn. Se estas multege da ili, do aldoni nur la plej konatajn/uzatajn sufiĉas, ne gravas ĉu pluraj restos for de ReVo. Fakte se iam oni volas scii kiel diri en Esperanto ion, kaj ne trovos la tradukon, do oni provu trovi tion por ĝia samsignifa vorto, kiu estas plej ofta. 5 - Se por unu vorto en ReVo estas pluraj sencoj, eblas traduki ĝin "entute", tiel ke la tradukaĵo perferte spegulas ĝin, tio estas, tradukaĵo ankaŭ havas samajn sencojn. Por tiaj vortoj en ReVo ĉiam eblas meti tradukaĵon laŭ senco. 6 - mi forgesis...
