Fakte, ankaux la difino de "doktoro-1" sxajnas al mi malgxusta. Almenaux en Ruslando, "doktoro" ne estas pedagogia grado, gxi estas scienca grado. Kaj ne nepre universitato gxin donas -- gxin povas doni ankaux scienca instituto, kiu ne okupigxas pri instruado, sed sole pri scienca esploro. Gravas, ke la instituto havu kompetentan sciencan konsilion -- sed ankaux universitato bezonas posedi tian por povi doktorigi pri la koncerna fako.
La situacio, ke nur la universitatoj povis doktorigi, ekzistis en la 19a jc, kiam ankoraux ne ekzistis eksteruniversitataj esplorinstitutoj. -- Sergio
