La tradukoj por 'regno' estas grandparte tiuj por 'reghlando', ne por 'regno'.
La difino (au rimarko) devus atentigi pri tio ke federaciaj regnoj konsistas el shtatoj. Estus bone se ghi enhavus atentigon pri tio ke la regformo de regno povas esti respubliko au reghlando kaj ke ghi povas esti unueca au federacia. Eble utilas aldoni al la difino de 'regno' - lau la modelo de la rimarko por 'shtato' - rimarkon kiu dislimas la nocion de tiu de 'shtato'. Eble utilas ankau inspiri sin che la nuna PIV... En la praktiko la decido kiun terminon uzi ne estas chiam facila, des pli ke shajne en multaj lingvoj estas uzata por ambau nocioj vorto kiu similas al 'shtato'. Pro tio utilus pli da bonaj ekzemploj, prefere modernaj. Vilhelmo Lutermano -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
