Saluton.

Mi ricevis eraron en la raporto pri senditaj ŝanĝoj:

==================================================
senddato: Wed, 26 Sep 2007 17:16:16 +0300
artikolo: <art mrk = "$Id: tri.xml,v 1.33 2007/07/27 16:30:27 revo Exp $">
shanghoj: + ja trd
ERARO   : Artikol-marko havas malghustan sintakson

==================================================
senddato: Wed, 26 Sep 2007 17:16:16 +0300
artikolo: <art mrk = "$Id: tri.xml,v 1.33 2007/07/27 16:30:27 revo Exp $">
shanghoj: + ja trd
ERARO   : Ne valida artikolmarko ???. Ghi povas enhavi nur literojn,
ciferojn kaj substrekon.
==================================================

Kiom mi komprenis, al la analizilo kiu legas revo-XML-on ne plaĉis ke
mi skribis /mrk = "$Id:.../ kun spacetoj, anstataŭ kutima /mrk="$Id:.../
Por mi tio ne estas tre granda problemo, tamen eble indas noti tian
econ ie en manlibro, aŭ ĝustigi la analizilon, ke ĝi toleru ankaŭ blankaĵojn.

Belan aŭtunon al vi!

-- 
Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>

Rispondere a