Dankon pro viaj precizaj indikoj kaj klarigoj, Jxeromo!

Fartu bone

Bernhard

----- Original Message ----- 
From: [EMAIL PROTECTED]
To: [email protected]
Sent: Friday, November 09, 2007 6:21 PM
Subject: [revuloj] kiu majstras revon?


bernhardt:
> Mi jam pli frue demandis "kiu krom Volframo kaj Jxeromo teknike
majstras...

mi iom tedigxas pri pakto, sed mi respondu cxi tiun demandon, cxar eble 
volframo
ne legas cxion, kaj probable pluraj legantoj en la grupo ne konas la 
situacion.

revo nun entenas 21656 kapvortojn (mi nomas "kapvorto" cxiun vorton kiu 
ricevas
difinon), kvante proksimume 46 elcentojn de piv2. parto de gxia enhavo estas
ankoraux kopio de "plena vortaro de esperanto", kio estis gxia komenca 
stato.
la tradukado progresas en kvino da lingvoj, sed la kerno de la vortaro 
kreskas
malrapide: la grandon de piv2 gxi atingos laux nuna ritmo cxirkaux jaro 
2016a.

pluraj homoj kontribuis al la kresko de kapvortoj: volframo, sergio, marko
(aparte en la matematika parto, kiun li eldonigis papere), ulriko (ne plu
aktiva), jurio, dmitri, luizo, sebastiano kaj aliaj... ial la retposxto de
revuloj avizas nur pri aldono de novaj artikoloj, tio estas *radikoj*. se vi
volas vidi cxiujn lastatempajn modifojn kaj aldonojn, vidu rekte en revo sub
"sxangxitaj artikoloj".

cxiuj tehxnikaj kaj principaj informoj estas troveblaj sub "ktp" (mi 
plurfoje
atentigis pri la neklareco de la nomo) supre en la cxefpagxo:

- "ktp" > "sxangxitaj artikoloj" pri lastatempaj redaktoj
- "ktp" > "statistiko" pri nombroj de kapvortoj, tradukoj, fakvortoj...
- "ktp" > "lingva manlibro" pri reguloj de redaktado
(interalie regulo, ke oni registru la efektive uzatan lingvon,
spite al la kontrauxa agitado)
- "ktp" > "tehxnika manlibro" pri la redakta formo de artikoloj (en xml)
- "ktp" > "manlibro por vindozo" pri utilaj programoj kaj metodoj por 
kontribui
- "ktp" > "sxablono" pri baza aspekto de artikolo (en xml)

mi mem partoprenis nur post la starigo de cxio cxi. mi helpis al la 
ampleskigo
de la "lingva manlibro" kaj redaktis la "manlibron por vindozo", sed esence 
mi
obeas la ekzistantajn principojn. tehxnike nur volframo kaj nun ankaux 
vilando
regas la servilon. por redaktado kompetentas eble deko da homoj, el kiuj 
pluraj
ne plu aux nur de temp' al tempo aktivas, sed cxiuj bazaj informoj publikas 
en
la menciitaj pagxoj.

jxeromo



Rispondere a