Dankon Probal,

sed ne zorgu. Tiom grava la demando por mi ne estas, ke mi ne povus 
trankvile dormi sen ricevi respondon. Pri la profunda pripensado aux ecx nur 
baza lingvo-kono de kelkaj anoj de la "komisiono" oni ankaux tie cxi povas 
ekscii. Mi neniel volas devigi iun mosxton foruzi pli ol du minutoj por iu 
lingva detaleto kaj certe ne krei burokratan monstron (vd. malsupre). Kiu 
volas, intertempe povas informigxi pri simila demandeto cxe
Golden, Bernard (1989)
Cu franci au frandzi: Tiel staras nun la demando
Kancerkliniko 1989:51 (Jul-Sep.), p. 16-17

leksikologio; terminologio; fonetiko; 'c'/'dz'

Kaj Kancerkliniko 1.0 simple restas la originalo.

Salutas

Bernhard

P.S.: Cxu vi intence fraz-komence uzas minusklojn aux cxu via klavaro nur 
estas difektita?


Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto
  1.. Adreso por demandoj estas tiu de la direktoro; li akceptas demandojn 
per ordinara letero, telefakso kaj interreto, sed ne per telefono. Se oni 
faras demandon al alia Akademiano, tiu ci transdonu gin al la direktoro de 
la konsultejo.
  2.. La direktoro analizas la demandon kaj en okazo de bezono (do se li ne 
povas mem respondi, car ne estas tre simpla afero) transdonas gin - 
eventuale kun komentoj - al la komisionanoj. Por tio kutime li uzas 
formularon kun vocdonilo. La komisionanoj klopodas respondi ene de la 
indikita tempo al la direktoro.
  3.. La direktoro sendas la demando-formularon per retposto ne nur al la 
koncernaj membroj de la komisiono, sed al ciuj rete atingeblaj Akademianoj; 
ankau ili havas, kompreneble, la rajton interveni, kion ili faru precipe 
kiam estas demando, pri kiu ili aparte kompetentas. La komisionanoj ne 
ligitaj al interreto ricevas la formularon per telefakso au ordinara posto.
  4.. La direktoro kolektas la respondojn kaj post la limdato kalkulas la 
vocdonojn lau la reale ricevitaj respondoj (do inkluzive de tiuj de 
ne-komisionanoj). Se egalas la nombroj de jesaj kaj neaj vocdonoj, la 
direktoro povas submeti la demandon al dua decido.
  5.. Se la komisiono trovas klaran decidon, la direktoro komunikas tion al 
a) la demandinto, b) la komisionanoj kaj ciuj Akademianoj rete atingeblaj, 
c) al Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA). Por tiu 
komuniko la direktoro uzas formalan tekstumon kun la karakterizo de la 
rekomendo, kiu ne estas decido de la Akademio de Esperanto.
  6.. Se la komisiono ne trovas interkonsenton, la direktoro au denove 
submetas - kun komentoj - la demandon al la komisiono au prezentas gin al la 
koncerna sekcio au al la Pleno de la Akademio por plia studado. Se la 
komisiono ankau en dua vocdonado ne trovas pozitivan rezulton, la direktoro 
komunikas tion al la demandinto; la direktoro mem decidas, cu pri la afero 
li informas ankau la adresatojn nomatajn en punkto 5 sub litero c).
  7.. La estraro de la Akademio decidas, cu aperigi rekomendojn de la 
konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en eventuale kreota publika informilo.

Von: "probal dasgupta" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Donnerstag, 15. November 2007 10:52



> dankon, Bernhard - kaj Renato -
>
> ankau mi kredas, ke por agigi la
> Akademion estas plej bone trairi
> tiun kanalon.
>
> mi mem povas chi-liste doni ian
> respondon, sed tion mi faros sub
> mia propra chapelo, ne sub la
> vera supersigno de la sekcio pri
> prononco mem (filtrata de la
> akademio kiel tuto).
>
> "sub la supersigno de l' espero",
> kiel devus teksti nia himno...
>
> amike
>
> probal
>
> Probal Dasgupta
> Linguistic Research Unit
> Indian Statistical Institute
> 203 B.T. Road
> Kolkata 700108, India
> tel. +91-33-2575-3282
>
> ----- Original Message ----
> From: Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>
> To: [email protected]
> Sent: Thursday, November 15, 2007 1:19:25 PM
> Subject: [revuloj] mancxuroj (popolnomo)
>
>
 Bernhard:
>
>
>>Cxu eble Ak-ana direktoro pri prononco Probal povas ion diri pri
>
>>tio? mancxuro, mandjxuro, mangxuro
>
>>
>
>>Cxu -djx- en Eo estas ebla? Cxu gxi eble estas malrekomendinda, cxar 
>>(ekz-e)
>
>>tro malofta aux tro malfacile distingebla de -gx- por averagxa E-isto?
>
>
>
> Se vi iras al
>
> http://www.akademio -de-esperanto. org/konsultejo/ index.html vi rajtas
>
> rekte prezenti vian demandon al la Akademia Konsultejo, kiu vers'ajne
>
> transdonos g'in al la Sekcio pri Prononco.
>
>
> Amike
>
>
>
> Renato 

Rispondere a