Dankon, Probal, vi komprenis mian mesaghon en la sola ghusta maniero. Chiuj aliaj interpretoj ja estas pure shancaj, hazardaj (chu mi diru ech hazardludaj?) koincidoj. Pri lingvajhoj ni ja volas diskuti.
Vi demandis, kion uzas aliaj. Por doni bazon al la diskuto: Temas pri la greka ὕβρις, kiu ighas hybris, se ghi prenas la normalan vojon de grekdevenaj vortoj al okcidenta Europo, t.e. alvenis tra la latina. En la europaj lingvoj, kiom mi sukcesis rete vidi, nur la angla uzas la transskribon "hubris", la aliaj pleje "hybris" au "hibris". Ghuste nun mi ne memoras aliajn anglajn vortojn el la klasika greka, kiuj redonus la antikvan υ [lau PIV: upsila] per u kaj ne y. Estas ekz. "hygro-", "Hydra", "cyber-", kiuj ighis "higro-", "Hidro", "kiber-/ciber-", kiam Esperanto ilin transprenis. La vorton mi trovis en neniu el miaj (kelkaj) E-vortaroj, ech en "NEPIVAJ VORTOJ" de Cherpillod ghi mankas (damne, Cherpillod chie skribas la nomon de sia verko tutmajuskle - ne eblas konjekti kiel li skribus ghin mikse minuskle-majuskle!). Guglo trovas rete nur du esperantajn paghojn kun hibriso + 30 kopiojn de unu el tiuj du. "Hubriso" ne trovighas. -- Harri
