> La sistemo povas evolui de la fundamenta (sklavo estas vir-sklavo au'
> g'enerala vorto - sklavoj vivis malbone, evidente inkluzivas ankau' 
> sklavinojn)
> al la sistemo "sklavo" estas neu'tra vorto.

Samkiel ĝi evoluas en diversaj aliaj lingvoj. (Ekzemple, mi spertis la migron
de la anglaj "sculptor" [skulptisto] kaj "actor" [aktoro] de masklaj al
neŭtraj vortoj.)

Dum tia evoluado, mi supozas ke iuj migrigas la lingvon pli rapide ol aliaj,
do la lingvo neunuecas. Ĉe Esperanto temas ne nur pri onia denaska lingvo, sed
ankaŭ pri oniaj preferoj. Se iu preferas eviti seksindikojn kiam ili ne prias,
tiu povas elekti uzi substantivojn personecajn sen seksaj afiksoj kaj sen la
intenco indiki seksecon.

Kiom granda lingvanarero estu por pravigi indikon pri ties uzregulo en
vortaro? Miaintuicie, ni uzantoj de "patr" kaj "li" kiel neŭtraj eble ne
atingis tiun grandon, sed la uzantoj de "amik" kaj "sklav" kiel neŭtraj ja
atingis ĝin. Do, ĝusta vortaro indiku la ekziston de diversaj interpretoj de
tiaj vortoj, ne arbitre ignoru tiun diverson. Antaŭdankon; la nepoj vin benos.

> Sed ne tro perforte kiel kelkaj
> provas evoluigi g'in.

Ĉu iuj do per vundminacoj devigas aliajn laŭi novajn lingvajn regulojn?

Rispondere a