Bernhard,
mi konsentas kun vi. La ekzemploj ne estu nur KIE aperis la vorto, sed KIEL oni 
uzas gxin.
Tulio

  ----- Original Message ----- 
  From: Bernhard Pabst 
  To: [email protected] 
  Sent: Sunday, December 02, 2007 8:10 AM
  Subject: [revuloj] Cxu vi trinkas orangxan limonadon?


  Laux ReVo (= PV) limonado estas "Trinkajxo farata el citrona suko, akvo kaj 
  sukero". Laux PIV2002 gxi estas "Trinkajxo, farita el citronsuko **(aux 
  iuj organikaj acidoj)**, akvo kaj sukero."

  Laux ReVo do estus malgxuste paroli pri "orangxa limonado" aux "poma 
  limonado" kaj pleonasme paroli pri "citrona limonado", dum laux PIV2002 kaj 
  konforme al la gxenerala uzo "orangxa / poma limonado" estas tute bonaj 
  (eble ecx "sampuka limonado"?).

  Cxu ReVo vere volas limigi la sencon de limonado al la iama etimologia senco 
  (limono > limonado). Cxu oni ne devus akcepti, ke de post 1930 "limonado" 
  spertis senco-plilargxigon kaj informi pri tio en ReVo? Kiel ordinare, la 
  ekzemplo-frazo ne alportas iujn pliajn klarigojn ("Fenicxka servis al li, 
  kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn") kaj tial 
  estas balasto.

  Bernhard 



   


------------------------------------------------------------------------------


  No virus found in this incoming message.
  Checked by AVG Free Edition. 
  Version: 7.5.503 / Virus Database: 269.16.12/1163 - Release Date: 12/1/aaaa 
12:05

Rispondere a