Resaluton, karaj majstroj!

Mi pardonpetas malpaciencigi vin per tiom da duboj, tamen estas kemia
termino, kiu nuntempe konfuzas mian kapon!

Revo registras la vorton "*hidrokarbido*", tamen sen montri fonton. Kiu
estas la vera fonto de tiu vorto?

Vikipedio sugestas la vorton "*hidrokarbono*", eble rekte esperantigita el
la angla "hydrocarbon". Krom la angla aliaj lingvoj uzas similan vorton. En
Euxropo multaj lingvoj uzas formon similan al la ebla esperantigo "*
hidrokarburo*" (tiun mi mem jxus esperantigi por gxeneraligi la ekzemplon).
Laux mia scio la portugala estas la nura lingvo, kiu uzas la terminon kun
"kemia sufikso", t.e. "hidrocarbon*et*o".

De kiu lingvo do devenis hidrokarbido? Kaj el kiu fonto Revo prenis gxin?

Antauxdanke,

Fernando

Rispondere a