Dum la cxi-urba Zamenhof-festo hieraux ni auxdis de gasto el Irano, ke la konata persa vortaristo Aref Azari mortis antaux du monatoj, la 13-an de oktobro en Tehrano en agxo de 83 jaroj.
Azari i.a. verkis "Ampleksan Esperanto-Persan Vortaron" (Tehrano 2000). La alidirektan volumon li lauxdire prilaboris cx. 70-procente. Estas ankoraux neklare, cxu iu povos dauxrigi lian laboron. Grava, tre bedauxrinda perdo por la samideanoj en Irano kaj la Esperanta leksikografio gxenerale. Ni elkore kondolencas al la familio, parencoj kaj amikoj en Tehrano. Bernhard Pabst
