Mi legas en la difino de "pri-" 2:

[Prefikso signifanta] Ke oni faras iun el la nerektaj komplementoj de
verbo ties objekton [...]

Mi devis kelkfoje relegi tiun ĉi frazon, por kompreni, pri kio entute
temas, kaj por kompreni, ke ĝi entenas gramatikan eraron: devas esti
ne "objektoN", sed "objekto". Ja "oni faras iun... objekto"; verbo ne
povas havi samtempe du rektajn komplementojn!

Nepre necesas korekti tion; kaj eble iom aliformuli la difinon, ĉar ĝi
estas tro peza kaj malfacile komprenebla. Ekzemple, tiel:

[Prefikso signifanta] Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni
faras ties objekto [...]

Mi petas iun el la nun aktivaj redaktantoj fari tion, ĉar mi
bedaŭrinde ne havas tempon.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a