Jonathan:
> En la dokumentoj mi ne trovis informon pri la signifo de traduko sen
> sencindiko. Ekzemple,
> sub "absoluta", ĉu mi komprenu ke ĉiuj 6 francaj vortoj tradukas ĉiujn 5
> sencojn?

nur la unua traduko "absolu" tauxgas por cxiuj sencoj.

francaj redaktantoj interkonsentis, ke nuntempe ili traduku prefere sub la tuta
derivajxo.  tio lasas iom da neprecizeco, sed tio ankaux evitas missekvojn se
oni rearangxas la sencojn (kunfandoj, disigoj, uzo de subsencoj...).  en
malproksima estonteco, kiam la divido de sencoj estos stabiligita, oni povos
precizigi la lokojn de tradukoj.

alilingvaj redaktantoj preferas eble aliajn strategiojn.

jxeromo



Rispondere a