La argumento ke sono estu prononcebla por la preskaŭ ĉiu, laŭ mi ne validas.
Alia principo ja estus, ke lingvo kapablu noti ĉiun sonon pli malpli ekzakte, 
do fakte kiel reduktita fonetika alfabeto (IPA).

Se oni do balancas misprononcon (por iuj ĉe ĥ) kontraŭ misreprezento (k por 
ĥ-sono), juĝado estas relativa afero. Krom la menciitaj l/r mi nur menciu h kiu 
kelklingve iĝas prononcata... ĥ. Konsiderante ke la ĥ troviĝas en multaj 
lingvofamilioj (nederlanda, hispana, greka, bulgara), mi opinias ĝin 
konservenda, akceptante etajn misprononcojn. Mi certe ne ŝatus ian 
kvazaŭskismon kiel ĉe -uj/-i.

Pli meritus atenton la transskribreguloj en Esperanto.
La transskribreguloj en E-o ekzistas por kelkaj lingvoj, sed ne estas ĝenerale 
konataj, kompare kun la cirila-latina transskribado, kie "oni" fiksis ke la 
germana ü iĝu ю (ju). La germanoj mem transskribas ü kiel u, kio ja bedaŭrinde 
estas nerenversebla. Nun ni havas München = Munkeno, ne Mjunĥeno/Mujnĥeno. 
Komparu la bulgaran kie Peugeot = Peĵo (Пежо). Aŭ vera aĉaĵo en E-o: la 
programlingvo Java = ĝavo - oni demandas sin, kial almenaŭ ne ĵavo?

Nu ja, mi nun finas mian pretekston por bondeziri al ĉiuj belan jarŝanĝon.
Belan jarŝanĝon, kaj fruktodonan novan jaron 2008!
Joop Eggen




        __________________________________  Ihr erstes Baby? Holen Sie sich 
Tipps von anderen Eltern.  www.yahoo.de/clever

Rispondere a