On Dec 23, 2007 7:06 PM, Jonathan Pool <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Interalie, ili povus ekzerci siajn solvojn, tradukante literaturon el lingvoj
> ne seksanindikemaj. Ekzemple, dum la unua ĉapitro de la romano "Mia Nomo Estas
> Ruĝo" de Orhan Pamuk detale rakontatas murdo, sen ke la leganto povu scii ĉu
> la murdinto iĉas ĉu inas.

Bona punkto!  Tio memorigas min pri simila afero, kun eble ecx pli
ekstrema traduka problemo: romanoj verkita en la unua persono, kun
ambiguo pri la sekso de la cxefpersono kiu rakontas al la leganto.
Tio ne estus problemo en Esperanto, sed jes ja en la pola... la pola
verbsistemo postulas ke oni montru la sekson de la subjekto en la
pasinta tenso!  Lastatempe estis angla romano tia, kaj la pola
tradukisto simple ne povis konservi tiun intencan ambiguon kaj devis
elekti uzi virinon aux viron, sed la romano intence ne indikis kiun
sekson tauxgus, do la tradukisto devis demandi al la auxtoro por scii
kion fari!  Por mi, tio ja estas bona ekzemplo kie la gramatika
postulo indiki sekson malhelpas.

amike,
russ

Rispondere a