On Dec 26, 2007 7:56 AM, Dmitri Gabinski <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> > ("Adam" estas probable vorto islama,
>
> Pli prave: vorto semita.

Tio trafis min (mi imagis ke iu semis/plantis vorton! :)

Pro scivolo mi esploris.  ReVo ne havas "semit-", nek PIV.  PIV2002
havas "semido" (Z), kaj mencias ke "sxemido" estus preferinda, sed
tiuj 2 ankaux ne aperas en ReVo.  La radiko "semid-" sxajnas plej ofta
cxe Vikipedio.

Mi ne fakas pri la temo, sed havas la impreson ke "sxemid-" pli sencas
(cxar divenas de propra nomo Sxem el la Biblio), sed versxajne la "sx"
igxis "s" en kutima moderna parolo pro nacilingva influo...?

Versxane "semit" aperas cxefe en la malplacxaj nacilingvaj pauxsoj
"Antisemitismo" (kontrauxjudismo sxajnas pli tauxga laux mi) kaj
"antisemito" (kiuj aperas en ReVo...)

scivole,
russ

Rispondere a