Kara Wieland,
mi elshutis al mia Linuksa sistemo la tutan ReVo-n per la ordono
wget -r -E -k http://...
kaj ricevis, loke (do en mia komputilo sen esti konektia al interreto), belan
rezulton, tuj kaj rekte uzeblan.

> Se vi (aux alia homo) volas uzi lokan ReVon kun Linukso, vi povas
> instali apache servilon, MySQL datumbazon. Iomete adaptas la
> konfiguracion. Elsxutas la datumbazon de
> http://www.reta-vortaro.de/alveno/revodb-20071226.sql.gz Tio devas esti
> preskaux senprobleme. Certe mi povas helpi kaze de
> problemo.
>
> Se vi konas similan sistemon por linusko, bv. menci al mi. Cxar mi ne
> konas. Kaj bonvolu senkostan.

- Kara Wieland, mi ne komprenas, kion vi celas per "similan sistemon", similan
al kio? Chu al la procedo kiun vi jhus indikis? Se vi celas Linuksajn
sistemojn, ghenerale chiuj eldonoj de Mandriva-Linux estas senkoste
elshuteblaj (kun la escepto de aldonaj proprietaj programoj, pagendaj, sed ne
necesaj por funkciigo de la sistemo).

> Mi konas knoppix, kio estas kompleta linuksa systemo de DVD aux KD,
> sed mi ne spertas adapti gxin por ReVo. Se iu kompetentas pri tio, mi
> kun gxojo kontribuas miajn spertojn pri ReVo.

- Do, shajnas ke vi celas mastrum-sistemon (operaciumon, administran sistemon)
kiel ian eldonon de Vindozo au la diversajn eldonojn de Linukso. Mi uzas
Mandriva-n, kun la lasta eldono 2008.0. Sed mi ne komprenas, kial oni
devas "adapti" ghin al ReVo. Kio estas adaptenda, kaj kion vi ne sukcesas pri
Knoppix? Por kion fari?

Do, ree: mi elshutis al mia Linuksa sistemo la tutan ReVo-n per la ordono
wget -r -E -k http://...
kaj ricevis belan rezulton, tuj kaj rekte uzeblan - sen devi ion ajn adapti.

Amike,
Vilhelmo Lutermano.


-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a