Karaj amikoj, mi sxatus plibonigi ReVon. Momente mia ideo estas faciligi la aldonon de tradukoj. Tiel mi esperas, ke pli da lingvoj progresas en ReVo.
Dua ebleco estas altnivela sercxo. Mi sxatus almenaux indiki la lingvon. Kion vi opinias? Cxu vi havas aliajn ideojn? Krome cxu oni varbu por ReVo ekzemple per artikoloj okaze de la dekjara ekzisto? Mi ne certas pri la konkreta dato, sed eble estas plimalpli 10 jaroj. amike Wieland mailto:[EMAIL PROTECTED] ___________________________________________________________ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de
