Sergio: > Ne sufiĉas. Mi komunikas ion mian, kaj vi respondas per io > via. Do estas almenaŭ du ioj. Mi povas imagi, ke escepte > unu uzas unu saman ion interŝanĝe -- sed tio ne estas tipa > interkomunikado.
Formoj kiel "kioj" kaj "ioj" estas tute kutimaj en la hungara, se temas pri pluraj nedifinitaj ajhoj. Ekz. se hungaro vidas plurajn saketojn fermitajn, li demandas: Kioj estas tioj? Chi-okaze li demandas pri chiuj saketoj. Se li demandas en la sama situacio: Kio estas tio?, li demandas pri la tuto, ghenerale. Jen la logiko. > > Kiu regulo de Esperanto apogas vian tabuon? Vershanje la lingvouzo, kiu estas forta tabuo. Tamen mi pensas, ke per si mem logikaj fenomenoj rajtas kaj povas pli facile eniri la lingvouzon. Jozefo Horvath
