2008/2/7 Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: > miaj okuloj akvumiĝis... > http://literaturo.com/vortaro/revo.jpg > > sed pro laco :) > pri apero de ĉi bildo en la libro, ĉu iu kontraŭas? > ĉu iu havas alian proponon?
La bildo nek allogegas nek malallogas min, sed: 1. La maldekstra rando de la ekrano ne sxajnas kongrui kun la rando de la bildo sur la ekrano de la komputilo sur la bildo, tiel ke la supra maldekstra bildangulo sxajnas etendigxi antauxen el la komputilo, dum la malsupra maldekstra bildangulo sxajnas fali en la komputilon, kvazaux la perspektivo estas fusxeta kaj la bildo estas iel tordita - espereble vi komprenas kion mi celas :) 2. La pseuxdospegulitaj literoj renversaj sub la vortoj RETA VORTARO troas laux mi. Cxiuokze cxu la pli simpla retadreso http://reta-vortaro.de/revo/ ne pli tauxgus ol tio sur la bildo (http://purl.org/net/voko/revo)? amike russ
