2008/2/21 Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]>:
>  Cxu tia sistemo devas subteni Unikodon? Aux cxu gxi nur devas
>  transsendi ok bitojn? Fakte tio ne vere helpas, cxar aliaj sistemoj
>  ankoraux povas formangxi la 8an biton.

Nu jes, tio estas parto de mia punkto. :)  Unikoda retposxto simple ne
tute fidindas cxar tiom da diversaj programoj tusxas la posxton
survoje, kaj evidente iuj el tiuj programoj ne bone traktas Unikodon,
cxar la problemo de fusxaspekta retposxto aperadas ekde jaroj.

>  Do oni devas sendi en MIME-formato

...kio ankaux plikomplikigas la aferon por uzantoj, kaj ne cxiam
evidentas kiel fari tion per la multegaj diversaj programoj por sendi
retposxton.

amike
russ

Rispondere a