> Jen mesaĝo ĉe Linguist List: > > http://listserv.linguistlist.org/cgi-bin/wa?A2=ind0802c&L=arabic-l&D=1&F=&S=&P=1571 > > <http://listserv.linguistlist.org/cgi-bin/wa?A2=ind0802c&L=arabic-l&D=1&F=&S=&P=1571> > > Tio ŝajnas indiki ke listoj funkciantaj per Listserv povas porti mesaĝojn > unikodajn.
Do gxi sxajne funkcias - tio estas bona afero. Sed Russ reklarigas sian punkton, kaj mi komprenas - kaj akordas. Se, ekzemple, la retposxtservilo de la sendinto - aux iu ajn alia retposxtservilo tra kiu la mesagxo pasas (kaj mesagxo ja povas trapasi plurajn servilojn antaux ol gxi venas al la fina celo) - fusxas la Unikodon, tute ne gravas ke la listservilo ne fusxas - la mesagxo estas jam fusxita. Do el tiu vidpunkto, ja estus bone se ni simple tute ne uzus Unikodon. Tamen, mi rimarkas ke la fusxoj sxajne okazas malpli ofte - do espereble baldaux cxiuj serviloj bone traktos Unikodon. Gxis tiam, eble estas pli bone nur uzi x-metodon (malgraux gxia malbela apero) aux h-metodon (malgraux gxia ecx pli malbela apero). Sed laux mi ni devas provi listserv-on; eble ne anstatauxa "revuloj" listo, sed listo pri iu alia temo, kiu eble allogos pli ampleksan grupon da uzantoj - ni devas provi listserv-on kontraux kiel eble plej multaj tipoj da retposxtserviloj. Mi kontrolos cxu mia retservilo havas listserv-on; se jes, eble mi faros tian prov-liston.
