> Wieland Pusch a écrit : > Kara Mireja, > Revo Upload estas la gxisdatigo de la adreso > http://www.reta-vortaro.de/revo/ <http://www.reta-vortaro.de/revo/>
> Se vi cxiam havas retkonekton, tio mesagxo donas al vi la informon, ke > la aktualigo nun okazis. > Se vi havas lokan kopion, cxar vi ekzemple uzas porteblan komputilon > aux hejme ne havas intereton aux estas multekosta, vi povas uzi la > ligon por elsxuti la plej novajn sxangxojn. > Cxu pli klare nun? Dankon pro la respondo. Jes vi klare respondis, kaj mi ĝuste supozis ke temis pri informo pri ĝisdatigo. Mi ne havas kopian version kaj ne sciis ke tio eblas. Kiel mi povas havigi al mia komputilo kopian version? Tio certe min interesas ĉar somere mi ne povas facile aliri reten. Mi sendas kun mi nian porteblan komputilon sed apenaŭ povas foliumi pro la malrapida konektado kiun mi havas tie (45 kb/s...). Mi ĵus modifis mian manieron komuniki kun "revuloj", nun mi faros per retpoŝto dum antaŭe mi faris per la url-adreso. Espereble ke mi sukcesos sendi ĉi tiun respondon al vi. Esperantiste kore salutas Mireja
