Saluton ĉiuj,

> > ekde komenco de februaro mi ne plu ricevas raporton pri miaj
> > senditaj sxangxoj. Cxu nur mi havas tion problemon?
>
> Same kiel Russ, mi spertas la malon. Mi faris lastatempe nur unu
> sxangxon (la 27-an de jan.), sed ricevas cxiutage raporton pri akcepto
> de tiu sxangxo, kiu efektive okazis jam la unuan tagon.

Tio estis postsekvo de la erara pin.xml La poŝttrakta programo haltis ĉiam en 
la sama loko kaj do fine ne ŝovis la traktiajn mesaĝojn al siaj arĥivaj ujoj.
Mi riparis nun kaj esperas, ke ekde morgaŭ refunkcios normale.

Pardonu, ke mi ne pli frue atentis. Mi lastajn tagojn devis aranĝi multe, ĉar 
la firmao, ĉe kiu mi estas dungita transirigos nian sekcion al alia urbo...

Amike,
  Volframo.

-- 
Wolfram Diestel <[EMAIL PROTECTED]>

Rispondere a