En ReVo aperas
"heleno: Antikva nomo de ano de la hindeŭropaj triboj, kiuj fiksiĝis en
Grekujo.

Sed oni ne ekscias kio estas greko kaj Grekujo, neniu el la du ekzistas en ReVo.

PIV: "helen/o[Z]. Ano de unu el la hindeuropaj triboj, kiuj fiksighis en la
regionoj chirkauantaj okcidente k oriente Egean maron: [sekvas ekz-oj kaj
derivajhoj].

Klare ke "heleno" devas esti en ReVo, char la vorto ja ekzistas en E-o. Sed
mankas "greko"! Distingi la antikvajn grekojn disde la nunaj per aparta
radiko, shajnas al mi absurda. Tiam oni devus same fari pri la antikvaj
chinoj, japanoj, ech germanoj (kun eble pli da praveco, se oni komparas la
malnovgermanan lingvon kaj literaturon kun la nuntempaj). Kaj la
radiko "grek-" devas ja minimume ankau trovighi en ReVo.

Do, mia propono:

"heleno: = Antikva greko."

"[8]greko: Civitano de Grekujo. moderna greko; antikva greko.
greka: Rilata al la grekoj au al Grekujo: la blua vesto, kiun portas ordinare
la grekaj maristoj[Z]; greka knabino[Z]; la tre bonsona lingvo antikva greka
havas ilin (aj, oj) en ganda nombro[Z]; la greka fajro (Vd fajro): greka
eklezio (-> ortodoksa).
Grekujo, Greklando: Regno en la suda parto de Balkanio (regurbo: Ateno).
novgreka: Rilata al la lingvo nuntempe parolata en Grekujo."
Mi kopiis esence el la PIV.

Vilhelmo Lutermano.

-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a