> Jérome pri songrupo "rhx":
>  ... vidu sub:
>  > http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html#sinonimoj 

alex:
> Cxu estas dokumentite kiu kaj kiam akceptis la cititajn rekomendojn?

saluton alex.  tio okazis en cxi tiu diskutgrupo, kiam mi estis 
premanta por ke ni havu klare vortigitajn regulojn.  lauxkutime ili 
akceptigxis iom neformale, simple cxar suficxe da vocxoj subtenis aux 
neniu vocxo radikale kontrauxis ilin.  esplorante la arkivojn vi 
retrovos la koncernajn mesagxojn.

> Kion oni faru por iniciati ilian revizion?

oni denove priparolu gxis interkonsento.  cxar la partoprenantoj de la 
diskutgrupo parte sxangxigxis, povas esti ke tia interkonsiligxo 
ekgvidos revon al nova direkto...  kaj povas esti, ke plipostaj 
diskutoj refoje kaj refoje sxangxos la redaktopolitikon...

amike

jxeromo


Rispondere a