-- Sergio Pokrovskij skribis: >Je 5/1/08, Luiz: >> laŭ sinteno vastigi la jam aperintajn artikolojn, mi invitas iun, eble >> iu kiu ne tuŝas xml, difini parki kaj parkejo, por ke mi aldonu tion al >> artikolo park.xml ili estas tre bazaj. > >Ĉe kiu el la du "parko"j vi volas ĝin registri? Mi neniam komprenis,
estas park.xml (Ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta ...) kaj park1.xml (ĝi sendas al Parco per malĝusta redakto, tio petas korekton). ekde la lasta ĝisdatigo (hieraŭ) la du derivaĵoj (pri aŭtoj) legeblas ĉe park.xml, laŭ mia unua deklarita propono. >kiel parkumado rilatas al publika aŭ privata ĝardeno, kaj tial uzis >nur "parkumi". La Kukolo donas 594 trafojn por "parkumi". Uzis?? kie? >(Sed ankaŭ por ĉi tiu necesus trovi taŭgan "park"on :) Oni kreu novan, ĉu ĉiuj konsentas? park2.xml la ĉefa kapvorto estu... park/i laŭ mi. Tie parkumi povas sendi al parki, eĉ se tio ŝajnas stranga estus utila. Se tie estos parkumejo, ĝi sendu al parkejo. Parko tie povas sendi al parkado, aŭ mem difini "ago parki". lerneme, Luiz
